- Skribita de urednik/ca
Societo Poligloto estas fondita la 22-an de marto 2022.
Societo Poligloto celas kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de fremdaj lingvoj kaj kulturoj en Respubliko Kroatio, samkiel kultivadon, antaŭenigadon kaj popularigadon de la kroata lingvo kaj kulturo en aliaj landoj de la mondo.
Por plenumadi siajn celojn Societo Poligloto laŭeble faras jenon:
- organizas internajn kursojn, konversaciajn rondojn, renkontiĝojn, prezentadojn, prelegojn, konkursojn, seminariojn, diversajn aranĝojn, ekspoziciojn, lingvovesperojn, lingvopiknikojn kaj aliajn aktivecojn rilatantaj kun popularigado kaj praktikado de fremdaj lingvoj en Respubliko Kroatio kaj la kroatalingvo en aliaj landoj de la mondo,
- eldonas promociajn materialon, broŝurojn, manlibrojn, aliajn librojn kaj publikaĵojn, samkiel aŭdiovizualajn materialojn rilatantaj al agadkampo de la societo, prizorgas interretajn paĝojn de la societo,
- peras ĉe kontaktado, amikado kaj kunlaborado inter fizikaj kaj juraj personoj el aliaj landoj kun fizikaj kaj juraj persosnoj en Kroatio kaj inverse surkampe de edukado, sciencoj, artoj, tekniko, sporto kaj negoco,
- kunlaboras kun samspecaj kaj similspecaj societoj, kullturaj, edukaj, sciencaj, artaj kaj aliaj organizaĵoj kaj institucioj en la lando kaj alilande,
- partoprenas en kunvenoj, renkontiĝoj, seminarioj, konferencoj, kongresoj, lingvaj kaj kulturaj manifestacioj kaj aliaj enlandaj kaj alilandaj aranĝoj rilatantaj al agadkampo kaj celoj de la societo.
Societo Poligloto fakte estas transformiĝinta kroatia Societo pri la rusa lingvo kaj kulturo dum 11 jaroj funkciinta kaj sukcese aginta ĝis memlikvidiĝo la 7-an de marto 2022.
Societon Poligloto, do, iniciatis iamaj membroj de tiu nun iama societo en kiu, krom fakte jam dekomence kelkaj aliaj lingvoj kaj kulturoj, la ĉefan lokon havis la rusa lingvo kaj kulturo en Kroatio kaj la kroata lingvo kaj kulturo en ruslingvaj landoj.
Societo Poligloto nek estas nek volas funkcii kiel komercaj lernejoj pri fremdaj lingvoj, ĝi okupas pri fremdaj lingvoj neformalmaniere kaj absolute senprofite, sen egzamenoj, gradoj, atestiloj pri atingita nivelo de lingvokapablo.